La 94-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta de la 25-a de junio ĝis la 1-a de aŭgusto 2009 estis eksterordinara ĉar jubilea. Ĝi okazis en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhofokaze de 150-a lia naskiĝdatreveno.
Promenante tra Bjalistoko oni ne povas eviti lokojn kaj objektojn ligitajn kun la kreinto de Esperanto. Ligna, verda dometo, en kiu naskiĝis Zamenhof jam ne ekzistas. Surloke de ĝi oni konstruis novan brikan loĝdomon. Sur la muro de najbara loĝdomo pendas memortabulo kun dulingva teksto. Super la tabulo troviĝas murpentraĵo, kiu prezentas bjalistokajn Esperanto-aktivulojn, Ludovikon Zamenhof kaj junajn bjalistokanojn.
La itinero de Esperanto gvidos nin al gravaj esperantaj objektoj: al la monumento al L. Zamenhof, iama Reala Gimnazio (nun liceo), kie lernis Zamenhof, Centro de Ludoviko Zamenhof, en kiu oni povas rigardi multimedian ekspozicion prezentantan Bjalistokon dum la tempo de juneco de Ludoviko kaj al Bjalistoka Esperanto-Centro.
La kongreson partoprenis sep esperantistoj el Olsztyn: gesinjoroj Brigida kaj Andreo Gielert, Wacława Ledzińska, Elżbieta Leonowicz-Frenszkowska, Adamo Frenszkowski, Bożena Krazińska kaj Juliusz Wasik.
La kongresa programo abundis je diversaj artaj aranĝoj – koncertoj, teatraĵoj, artaj prezentadoj, kiuj okazadis ne nur en la kongresa centro troviĝanta en Bjalistoka Politekniko, sed ankaŭ aliloke – en kafejoj, teatroj, sur la urba placo, en parko. Jam sabate estis kelkaj interesaj artaĵoj. Elżbieta partoprenis koncerton de judaj kantoj, kiujn prezentis la pola kantistino – Irena Urbańska. Pri la koncerto ŝi skribis artikoleton, kiu aperis la sekvontan tagon en la ”Kongresa Kuiero”. De la kongresaj organizantoj ŝi ricevis taskon helpi al la ĉefredaktoro de ”Kongresa Kuriero”kaj ŝi estis devigitia verki artikoletojn pri kelkaj elektitaj programeroj.
La solena malfermo de UK-o okazis dimanĉe, la 26-an de julio, matene en Salono Zamenhof, kiu troviĝis en la granda tendo staranta sur la verdaĵo antaŭ la ĉefa konstruaĵo de Politekniko. Ĉe laprezida tablo eksidis estraranoj de UEA kun prezidanto Probal Dasgupta, la reprezentantoj de LKK-o kun ĝia prezidanto – la vicurbestro de Bjalistoko kaj aliaj gastoj. Unue oni salutis gastojn – gravajn poltikistojn, regionajn kaj lokajn aŭtoritatojn. Poste ekparolis: la nepo de Ludoviko Zamenhof – L.C. Zaleski-Zamenhof, lia filino kaj nepino kaj ankaŭ posteuloj de Antoni Grabowski – la patro de Esperanta poezio. La kongresan temon: ”Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof hodiaŭ” skizis Humphrey Tonkin. Inter paroladoj okazis mallonga muzika paŭzo, dum kiu la bjalistoka junulara muzikgrupo prezentis kelkajn modernajn rokkantojn.
Kiel kutime fine de inaŭguro sekvis mallongaj salutoj de landaj reprezentatoj (la kongreson partoprenis pli ĉ. 1900esperantistoj el 63 landoj). Multaj el ili eldiris ankaŭ en sia nacia lingvo la vortojn: ”Paco al vi”.
Post la oficiala malfermo oni faris komunan foton kaj kongresanoj iris alkunvensalonoj de Politekniko por partopreni diversajn aranĝojn. Multaj el ili okazadis en la sama horo, do oni devis elekti prelegon aŭ kunvenon, kiu estis la plej interesa aŭ alloga por li/ŝi. Elżbieta Frenszkowska, Bożena Krazińska kaj Juliusz Wasik aŭskultis prelegon de Amri Wandel el Israelo pri astronomio (teleskopoj) okazinta kadre de Internacia Kongresa Universitato kaj gesinjoroj Gielert kaj Adamo partoprenis kunvenon de Oomoto.
La saman tagon, posttagmeze, okazis en la preĝejo nome de Di-Patrino – Patrino de Eklezio katolika esperantlingva sankta meso, post ĝi kantkoncerto kaj sekve la ekumena diservo.
Vespere dimanĉe en Salono Zamenhof (tendego) oni spektis la nacian vesperon, dum kiu prezentis sin Bekfluta Ensemblo Cantio Polonica, la popola ensemblo ”Kurpie Zielone” kaj kelkaj modernaj dancgrupoj.
Lunde Elżbieta decidis iri al la kafejo troviĝanta en la urbocentro por spekti la teatraĵon: ”Monologo pri Zamenhof” majstre prezentitande la itala aktoro Mario Migliucci. Li per unu voĉo prezentis mult-role la kreon de nia lingvo en konataj por ni epizodoj. La saman tagon Elżbieta kaj Adamo ĉeestis tre interesan prelegon de redaktoro Roman Dobrzyński pri la pola himno kaj ankaŭ aliajn artajn eventojn, nome: la koncerton de Jormat kaj Nataŝa, kongresan balon kaj koncerton de Bjalistoka Orkestro kaj Koruso okazinta sur la urboplaco. Dum la dua parto de ĉi tiu koncerto, kiun aŭskultis krom kongresanoj ankaŭ la amso da bjalistokanoj, estis prezentita la finalo de la 9-a simfonio de Beethoven kun ”Odo al ĝojo” kantata en Esperanto. Multaj aŭskultis la koncerton sidante en la apude troviĝanta kafejo ”Esperanto”.
La sekva kongresa tago – mardo - estis denove plenplena de diversaj interesaj programeroj. Ĉiu povis elekti ion por sia gusto. Do ekzemple en Pupteatro rigardi teatraĵon titolitan ”Fasado” kie pupoj kaj veraj aktoroj inter-agis kaj samtempe rolis. Oni devas konstati, ke la artaj aranĝoj, kiuj abundis dum ĉi tiu UK-o estis altnivelaj, bonege preparitaj kaj ludataj. La sekva teatraĵo kiun oni povis ĉi-tage spekti estis monodramo pri Zamenhof,kiun prezentis la fama esperanta kantisto Georgo Handzlik. Li eĉ enplektis la publikon vive en la spektaklon. Vespere oni povis vidi la mallongan, muzike ilustritan historion de Bjalistoko.
La kongresa merkredo estas kutime dediĉita al ekskursoj. Kongresanoj povis elekti inter jenajn ekskursoj: La regiono de Narew-rivero, La valo de Biebrza-rivero, Laŭ intinero de Tatara Vojo, Laŭ la rivero Bug, Sur la Ekumena Vojo kaj Lando de eŭropaj bizonoj. Ĉiuj ekskursoj, laŭ pola vidpunkto, estis multekostaj. Elżbieta partoprenis la ekskurson al Nacia Parko Białowieża servante kiel interpretistino (la ĉicerono estis polo kaj bezonis tradukhelpon). Gesinjoroj Gielert kaj Adamo vojaĝis per propra aŭto laŭ Tatara Vojo, dum kiu ili vizitis la moskeojn kaj islamajn tombejojn en vilaĝoj Kruszyniany kaj Bochoniki kaj en Supraśl – Muzeon de Ikonoj.
Kongresanoj, kiuj ne partoprenisla tuttagajn ekskursojn en la regiono Podlaĥio povis turismumi en Bjalistoko, vizitante la ĵus malfermitan Zamenhof-centron.
Ĵaude okazis denove multaj interesaj programeroj, inter kiuj indas substreki kunsidon dum kiu oni prezentis rezultojn de Belartaj Konkursoj. Nicola Ruggiero el Italio gajnis la unuan premion en la kategorio "poezio", Lena Karpunina el Rusio ricevis unuan premion por sia eseo titolita "Ni ne entombigu niajn literaturajn trezorojn" ( la aŭtorino legis sian verkon dum la kunsido). En la kategorio "prozo" unua premio ne estis aljuĝita, kvankam la kategorion partoprenis 24 verkoj de 15 aŭtoroj. Oni premiis la romanon
”Ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj”, eldonitan de Sezonoj (Rusio), kiel Infanlibro de la jaro. La premion „Nova talento” ricevis Folke Wedlin (Svedio).
Vespere estis kelkaj interesaj koncertoj: de rokbando SuperNova el Brazilo kaj JoMo en la urba parko kaj en la salono Zamenhof ( tendego) estis prezentita pola filmo ”Sinjoro Tadeo” bazita sur la samtitola verko de Adam Mickiewicz. La filmon esperantigis Roman Dobrzyński surbaze de la klasika traduko de Antoni Grabowski. La dialogoj en la internacia lingvo, metiitaj skribe sur la ekranon, preskaŭ harmoniis kun la polaj voĉoj de aktoroj, tamen ne ĉiam oni povis tralegi ilin pro rapide ŝanĝanta teksto.
Vendredo estis la antaŭlasta kongresa tago, dum kiu krom diversaj kunvenoj, kunsidoj kaj prelegoj okazis Internacia Vespero, sed dum ĉi tiu kongreso ĝi havis tute alian karakteron. Kutime la Internaciaj Artaj Vesperoj konsistis el kontribuoj de talentaj ĉeestantoj, kiuj tamen ĉi-jare prezentis sian talenton en La Arta Kafejo. Dum Bjalistoka Internacia Arta Vespero prezentis sin laŭvice: Internacia Koruso, la pola kantistino, sopranino Joanna Albrzykowska Clifford, kiu kantis kelkajn kantojn en diversaj lingvoj, la Amatora Belorusa Kanta Ensemblo aganta en la pola urbo Bielsk-Podlaski, kiu dancigis amason da kongresanoj kaj fine Jean -Marc Leclercq (JoMo).
Sabate matene en la granda tendo okazis la fermo de kongreso. Oni resumis ĉion kio okazis dum la tuta kongresa semajno. Venis infanoj, kiuj partoprenis Infanan Esperanto-Kongreseton por saluti publikon kaj prezenti teatraĵeton. Sekvis lastajn salutojn, dankojn al organizantoj kaj helpantoj, kiujn ricevis rozon pro sia ofte streĉa laboro kaj fine transdono de esperanta flago al gesamideanoj el Kubo, kie okazos la sekvonta UK-o.
Rakontante pri la kongreso oni prezentis nur kelkajn eventojn, kiujn partoprenis olŝtinaj esperantistoj. Sed kompreneble estis multaj aliaj. Okazis fakaj kunvenoj de sennaciistoj, fervojistoj, vegetaranoj, blinduloj, komunistoj, instruistoj, ĵurnalistoj, kristanoj, ateistoj, muzikistoj, budhanoj, naturkuracistoj, sciencamikoj, kaj aliaj. Lunde okazis kleriga tago kun seminarioj dum kiuj oni povis interŝanĝi spertojn, lerni novajn aferojn, transdoni siajn ideojn pri instruado kaj lernado.
Ĉiu tage estis prezentitaj prelegoj kadre de Internacia Kongresa Universitato. Okazis ankaŭ debatoj pri la kongresa temo, renkontoj kun legantoj de esperantaj gazetoj, Cseh-seminarioj, kunsidoj de UEA-instancoj, lingvaj kursoj kaj ekzamenoj, multaj artaj eventoj. Ĉiutage funkciis Libroservo kaj estis eldonata la kongresa gazeto ”Kongresa Kuriero”. Junularo havis sian apartan riĉan programon. Do kiel kutime ĉiu povis trovi ion por si interesan.
La loka gazetaro, radio kaj televido vaste raportis pri UK-o.
Stronę odwiedziło już 8364 Odwiedzający (21765 Wejścia) tutaj!
Informacje/Informoj
Zarząd Warmińsko - Mazurskiego Stowarzyszenia Esperantystów w Olsztynie wybrany w dniu 9 listopada 2009r.:
Estraro de Varmia-Mazuria Societo de Esperantistoj en Olsztyn elektita la 9-an de novembro:
Marian Zdankowski - przewodniczący/prezidanto
Andrzej Gielert - wiceprzewodniczący/vicprezidanto
Adam Frenszkowski - wiceprzewodniczący/vicprezidanto
Elżbieta Leonowicz - Frenszkowska - sekretarz/sekretarino
Brygida Gielert - skarbnik/kasisto
Adres do korespondencji/Adreso por korespondado:
ul. M. Orłowicza 35 m. 5
10-684 OLSZTYN
Tel.604079141
E-mail: avolamer@ols.vectranet.pl
Spotkania klubowe:
Centrum Organizacji Pozarządowych w Olsztynie, ul. Tarasa Szewczenki 1.
Każdy poniedziałek w godzinach 14.45 - 17.00.
Zapraszamy na naukę języka esperanto.
Klubaj renkontoj:
La Centro de Neregistaraj Organizoj en Olsztyn,
strato Taras Szewczenko 1
En ĉiu lundo, dum horoj 14.45 - 17.00.
Ni invitas al la kurso de Esperanto.