Frusomera Renkonto de Esperantistoj Ŝatantaj Olŝtinon, mallonge FREŜO 2009, iris jam historion. Ĝi ne estis la unua, tiutipa aranĝo organizita de olŝtinaj esperantistoj. Ĉio komenciĝis 15 jarojn antaŭe – en la jaro 1994, kiam la unuafoje okazis renkonto nomata FREŜO. Antaŭ 1994 jaro loka esperanta grupo ankaŭ organizis renkontojn por polaj kaj eksterlandaj esperantistoj, ĉefe kadre de Tagoj de Olsztyn (Olŝtino). Tiuj ĉi aranĝoj estis du- aŭ tritagaj, ne tiel grandskale organizitaj kiel nuna. FREŜO en 1995 jaro estis speciala ĉar dum ĝi oni festis 35-jaran agadon de esperanto-movado en regiono Varmio-Mazurio. La sekvaj FREŜO - aranĝoj okazis en la jaroj 1996-1998. Poste estis kelkjara paŭzo. En la jaro 2003, kadre de la 2-a Balta Esperanto-Forumo, kiun organizis en Olsztyn esperantistoj el Kaliningrado kaj Olsztyn, troviĝis ankaŭ kelkaj punktoj de programo karakterizaj al aranĝoj nomataj FREŜO. Poste tamen denove sekvis kelkjara paŭzo. Ĝuste en la jaro 2008 r. oni reaktivis plenforme la aranĝon. Tio eblis dank’al trovo de bona loko por ĝia organizado en la Internulejo de Postlicea Lernejo, ĉe Mariańska-strato 1. FREŜ-anoj tie loĝis, manĝis kaj en la tiea aŭlo okazadis multaj programeroj.
En la ĉi jara renkonto, kiu okazis en la tagoj: de 25-a de junio ĝis la 1-a de julio, nomata ankaŭ Forumo de Esperanta Kulturo, partoprenis 75 esperantistoj el Britio, Germanio, Litovio, Portugalio, Rusio kaj ankaŭ el diversaj anguletoj de Pollando. Tradicie jam la aranĝo estis turisma kaj distra. Kelkajn programerojn oni devas tamen speciale substreki.
La plej grava el inter ili certe estis okazinta en la arbarĝardeno en Kudypy apud Olsztyn planto de arbeto – lariko, memoriganta 150 naskiĝdatrevenon de Ludoviko Zamenhof. Apud arbeto oni starigis tabuleton informantan pri la nomo de arbo (pole: modrzew himalajski, latine: larix Potaninii, esperante: lariko-Ludoviko) kaj pri la kreinto de la lingvo Esperanto. Tiun ĉi feston bonege preparis kaj gvidis la estro de arbarĝardeno s-ro Witold Szumarski, kiu ankaŭ respondis multajn demandoj de ĉeestantoj pri arbaro kaj ĝiaj loĝantoj.
La dua grava programero inda por substreki ĝin speciale estis koncerto de fama en Esperantujo franca kantisto kaj gitaristo Jean- Marc Leclercq (JoMo) okazinta sur la sceno ĉe la Malnova Urbodomo, Tiu ĉi prezentado okazis kadre de Olŝtina Arta Somero. Vigla, duhora koncerto de la franca „showman” ne nur amuzigis, sed ankaŭ dancigis FREŜ-anojn kaj olŝtinan publikon. Pri la koncerto anoncis penditaj en diversaj lokoj en la urbo afiŝoj. La artisto dum sia prezentado kantis en diversaj lingvoj, sed ankaŭ kelkfoje en la lingvo Esperanto. Tio estis bonega propago de nia kara lingvo, dank’al kiu neesperanta publiko eksciis, ke ĝi ne estas lingvo senviva.
Sur la afiŝoj informantaj pri la koncerto de JoMo troviĝis ankaŭ informo pri la leciono de lingvo Esperanto por ĉiuj volontuloj, kiun dum la unua tago de FREŜO, en la aŭlo de Internulejo gvidis redaktoro Roman Dobrzyński el Varsovio. Krom tiu ĉi leciono redaktoro prezentis ankaŭ dum FREŜO du interesajn prelegojn: unua pri „Bona Espero” en Brazilio, dua – pri Japonio kaj moroj de Japanoj. Dum la lasta aranĝ-tago li sprite kaj temperamente respondis la diverstemajn demandojn de partoprenatoj kadre de programero „ Ĉiuj kontraŭ unu”.
Dum la forumo estis multaj akcentoj rilatantaj al la urbo Olsztyn kaj varmia-mazuria regiono. Ĉimaniere olŝtinaj esperantistoj volis propagandi la urbon kaj regionon – precipe Varmion. Ni menciu:
-prelegojn: pri historio kaj antikvaĵoj de Olsztyn (prezentita de Elżbieta Leonowicz-Frenszkowska) kaj pri eminentaj loĝantoj de Olsztyn: Nikolao Koperniko, Feliks Nowowiejski, Erich Mendelsohn (prezentita de Wacława Ledzińska);
-vizitado de Malnova Urboprato;
-vizito en Muzeo de Varmio kaj Mazurio en la olŝtina kastelo kaj en Muzeo de „Gazeta Olsztyńska”;
-spektaklo en la olŝtina planetario;
-promenado tra la urba arbaro;
-ekskurso al interesaj lokoj en la regiono (kastelo en Lidzbark Warmiński, klostro kaj preĝejo en Stoczek Klasztorny, kastelo kaj preĝejo en Reszel, baroka baziliko en Święta Lipka, kie ekskursanoj povis aŭskulti orgenan koncerton).
Informojn, kiujn oni ricevis dum la prelegoj kaj la urbo-vizitado FREŜ-anoj povis poste prezenti dum la konkurso kri Olsztyn. Personoj, kiuj gajnis la tri unuaj lokoj (Nina Pietuchowska el Bjalistoko, Mirosława Kubicka el Bieruń kaj Teresa Pomorska el Vroclavo) ricevis premiojn – librojn pri Olsztyn kaj regiono kaj ankaŭ pentraĵoj prezentantaj la plej gravaj olŝtinaj antikvaĵoj.
Ĉiu partoprenento de FREŜO povis kontroli sian lingvo-konon dum kvizoj preparitaj kaj ĉiutage gvidataj de Marian Zdankowski. Ses personoj, kiuj gajnis la plej multe da poentoj (Teresa Pomorska, Edward Kozyra el Malbork, Mirosława Kubicka, Paulo Branco el Portugalio, Jerzy Kilijański el Jaworzno i Diamante Anicienė el Litovio) ricevis atrakciajn premiojn. Enmanigo de premioj okazis dum la bankedo en la restoracio „Kolorowa” („Kolora”). Post vespermanĝo junularo invitis preskaŭ ĉiujn al dancado ĉe muziko el pasintaj jaroj kaj nuntempa. Oni bonge amuziĝis ĝis malfruaj vesperaj horoj.
Oni devas mencii ankaŭ aliajn interesajn programerojn, al kiuj certe apartenis du piknikoj ĉe fajro kun biero, kolbasetoj kaj tipe polaj pladoj okazintaj vespere dum la unua kaj antaŭlasta tago de FREŜO. Organizantoj invitis ankaŭ gravajn reprezentantojn de loka registaro. La unuan piknikon venis la vicurbestro de Olsztyn – Jerzy Szmit.
FREŜO-organizantoj decidis, ke nombro de prelgoj dum la aranĝo devis esti limigita ĝis du-tri tage. Ĝuste tiel estis ĉi-jare. Krom supren menciitaj prelegoj ligitaj kun Olsztyn, ĝia historio kaj loĝantoj okazis ankaŭ lekcioj prezentitaj de gastoj el Rusio kaj Pollando. Aleksandr Korĵenkov el Kaliningrado prezentis „Novan biografion de L. Zamenhof” kaj Halina Gorecka ankaŭ el Kaliningrado rakontis pri historio, panoramo kaj naturo de Kurŝa Terlango. Edward Kozyra el Malbork prezentis la novan eldonon de esperanta-pola-vortaro prilaboritan sub lia redakcio.
Krom tio partoprenantoj de la forumo ĉeestis la romaan festenon sur la urba plaĝo ĉe la lago Ukiel kaj aŭskultis koncerton en la olŝtina katedralo titolitan “Friedrich Georg Händel kaj liaj anglaj antaŭuloj”.
Organizantoj de FREŜO esperas, ke la aranĝo plaĉis al tiuj, kiuj partoprenis ĝin la unuanfojon kaj plenumis dezirojn de oftaj vizitantoj. Se estis iuj mankoj, kiuj certe okazis, ili estu forgesitaj. La sekvontjara FREŜO, kiu eble okazos, venigu al Olsztyn multnombran grupon de esperantistoj el Pollando kaj eksterlando.
Stronę odwiedziło już 8416 Odwiedzający (21849 Wejścia) tutaj!
Informacje/Informoj
Zarząd Warmińsko - Mazurskiego Stowarzyszenia Esperantystów w Olsztynie wybrany w dniu 9 listopada 2009r.:
Estraro de Varmia-Mazuria Societo de Esperantistoj en Olsztyn elektita la 9-an de novembro:
Marian Zdankowski - przewodniczący/prezidanto
Andrzej Gielert - wiceprzewodniczący/vicprezidanto
Adam Frenszkowski - wiceprzewodniczący/vicprezidanto
Elżbieta Leonowicz - Frenszkowska - sekretarz/sekretarino
Brygida Gielert - skarbnik/kasisto
Adres do korespondencji/Adreso por korespondado:
ul. M. Orłowicza 35 m. 5
10-684 OLSZTYN
Tel.604079141
E-mail: avolamer@ols.vectranet.pl
Spotkania klubowe:
Centrum Organizacji Pozarządowych w Olsztynie, ul. Tarasa Szewczenki 1.
Każdy poniedziałek w godzinach 14.45 - 17.00.
Zapraszamy na naukę języka esperanto.
Klubaj renkontoj:
La Centro de Neregistaraj Organizoj en Olsztyn,
strato Taras Szewczenko 1
En ĉiu lundo, dum horoj 14.45 - 17.00.
Ni invitas al la kurso de Esperanto.