Warmińsko-Mazurskie Stowarzyszenie Esperantystów w Olsztynie Varmia-Mazuria Societo de Esperantistoj en Olsztyn
  Historia ruchu esperanckiego w Olsztynie Historio de Esperanto-movado en Olsztyn
 

SKIZA HISTORIO de ESPERANTO MOVADO
en OLSZTYN kaj REGIONO VARMIO KAJ MAZURIO



Ĉio komenciĝis en la jaro 1960. Profesoro de Agrikultura Altlernejo en Olsztyn – Bogdan Szychulski kaj redaktoro de la loka gazeto „Głos Olsztyński” ( Olŝtina Voĉo) – Tadeusz Willan , inspire de UEK-o okazinta en 1959 jaro en Varsovio, organizis filion de Pola Esperanto-Asocio en Olsztyn.
La unua prezidanto estis Tadeusz Willan kaj poste prezidis:

- Redaktoro Zdzisław Jałowiecki
- Profesoro Witold Senisson
- Hipolit Gerlecki
- Irena Missiuro
- Tadeusz Radomski
- Elżbieta Leonowicz - Frenszkowska
- Wacława Ledzińska
- Andrzej Gielert
La unuan kurson de Esperanto organizis prof. Bogdan Szychulski. La nombroj de instruistoj kreskis. Rajton instrui Esperanton ricevis koleginoj: Halina Taras, Irena Missiuro kaj Irena Sierocińska ( ili ĉiuj jam forpasis).
La kursoj estas organizataj por lernantoj, plenkreskuloj, blinduloj,  kuracistoj, studentoj.

De la jaro 1978 en la liceo nr 3 en Olsztyn komencis instruadon jam forpasinta instruisto Tadeo Rostanski. Dum kelkaj jaroj aktivis lernado de la lingvo Esperanto kaj aktivado de lernantoj en tiu ĉi lernejo.Olŝtinaj esperantistoj renkontiĝadis komence en la Vojevodia Kulturdomo, poste en la Kulturdomo de Fervojistoj kaj de la jaro 1974 ĝis nun en la Kooperativa Kulturdomo „Akces”.
Por popularigi la lingvon por neesperantista publiko estis kelkfoje organizataj prelegoj kaj ekspozicioj en diversaj lokoj. Ekzemple:
- ekspozicio en la muzeo en Szczytno okaze de 100-jariĝo de    Esperanto,
-
prelegoj de red. Jerzy Uspieński en la Olŝtina Internacia Klubo de Libro kaj Gazetaro,
- ekspozicio de stampoj kaj poŝtmarkoj pri la temo de Esperanto kolektataj de kol. Janusz Mikulski.

PEA-Filio en Olsztyn organizis kelkajn esperantajn aranĝojn por pli vasta esperantistaro, nome:

 

- en 1990j. – la solenaĵo okaze de 30-jara agado de E-movado en la regiono Varmio kaj Mazurio. Dum ĝi s-ino Jadwiga Gibczyńska prezentis teatraĵon pri Zamenhof;
- en 1991j. – „ Esperanta Semajnfino en Varmio” ;
- en 1992j. - Renkontiĝo de esperantistoj el norda parto de Pollando ligita kun XIX Tagoj de Olsztyn
- en 1993j. - Esperanta Semajnfino ligita kun XX Tagoj de Olsztyn
- en 1994j. - FREŜO-94 kun kvizo kaj valoraj premioj;
FREŜO estis aranĝata en la sekvaj jaroj - 1995, 1996, 1997,1998 ĉiam kun kvizoj organizataj de Marian Zdankowski. 

PEA-Filio en Olsztyn agis ĝis la komenco de 2000 jaro kaj poste estis likvidita.
Maje en la jaro 2000 estis fondita Varmia-Mazuria Esperanto-Societo kies sidejo estas en Olsztyn.
La unua prezidanto estis Andrzej Gielert, post li prezidis Wanda Adaamiec kaj de septembro de 2006 – Elżbieta Leonowicz-Frenszkowska.
La gravaj aranĝoj organizitaj de la Societo estis:

- En 2003 jaro – Balta Esperanto-Forumo organizita kune kun kaliningradaj esperantistoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov ligita kun FREŜO-2003;
- En decembro de 2006 jaro – ekspozicio de esperantaj libroj kaj gazetoj en la Pedagogia Biblioteko en Szczytno. ( ĝi daŭris tri monatojn).

Malgraŭ streboj ne sukcesis aranĝi esperantajn kursojn pro manko da volontuloj lerni esperanton. En la jaro  2005 aliĝis la kurson kelkajn personojn , sed ili ne sekvis ĝis la fino de la kurso. 
Societo planas, post kelkjara paŭzo, denove organizi FREŜO-n en la jaro 2008.

 La historian skizon prilaboris:
Elżbieta Leonowicz-Frenszkowska (skribanta kronikon de komenco de E-movado en Olsztyn  kaj regiono ĝis nun).

 

 
  Stronę odwiedziło już 8430 Odwiedzający (21865 Wejścia) tutaj!